KONFERENCO DE ILEI 2009 - La Unua Informilo
Dodane przez Odi dnia 29/11/2008 12:17:06
En 2009 ILEI festas sian 60-jariĝon, kiu koincidas kun la 60-jariĝo de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj la 150-a naskiĝdatreveno de L. L. Zamenhof. Venu al la 42-a konferenco de ILEI al Krakovo. Ĝi okazos la 17-25an de julio, 2009 - tuj antaŭ UK.
Treść rozszerzona
Karaj samideanoj,
ILEI estas la unua E-organizo, kiu jam konferencis en ĉiuj kontinentoj de la mondo!
Post la sukcesaj konferencoj en Azio (2007) kaj Afriko (2008) senlaca ILEI daŭrigas sian laboron kaj denove invitas vin al sia sekva konferenco en 2009 - ĉifoje en Eŭropo (por 2010 jam plananta konferenci en Ameriko).
En 2009 ILEI festas sian 60-jariĝon, kiu koincidas kun la 60-jariĝo de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj la 150-a naskiĝdatreveno de L. L. Zamenhof.
Kie ILEI festos tiujn gravajn por la E-movado jubileojn? - En la naskiĝlando de Zamenhof - en la reĝa urbo Krakovo (Pollando), sidejo de sia pola sekcio. En la urbo, kiu jam gastigis du UK-ojn, IJK, Medicinistan kongreson, ĉiujare okazigas "Esperantajn tagojn de Krakovo".
Kiam okazos la festa kunveno? - La 17-25an de julio, 2009 - tuj antaŭ UK.
Venu al la 42-a konferenco de ILEI en la Jaro de Interpaciĝo 2009 por omaĝi la donacon de Zamenhof al la homaro apoge al la lingvaj kaj kulturaj homaj rajtoj
Venu diskuti pri konferenca temo: La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado kaj pasigu antaŭkongresan semajnon inter E-instruistoj, kiuj zorgas pri disvastigo de nia lingvo instruante ĝin.
Bonvolu viziti retpaĝon de ILEI www.ilei.info kaj tie Vi trovos:
Varbilon http://www.ilei.info/novajxoj/Varbilo_2009_2_IPR.pdf
La Unuan Informilon http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php
Retan aliĝilon http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php
En la sama retpaĝo http://ilei.info/agado/index.php?lingvo=eo estas pli da informoj ankaŭ pri aliaj konferencoj.
La Unua Informilo kaj papera aliĝilo aperos ankaŭ en IPR (Internacia Pedagogia Revuo) 4/08.
Se Vi havas ideojn, proponojn, demandojn, komentoj, rimarkojn - Vi ĉiam estas bonvenaj skribi al:
ĉefa loka organizanto Malgosia Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com
prezidanto de ILEI Radojica Petrović rade@ikso.net
kasisto Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se
estrarano pri konferencoj Aida Ĉizikaite aidute@mail.lt
Organizantoj

Fotis Adam Wilkus