OKTOBRO - monato de E-geedziĝoj
Dodane przez Odi dnia 23/11/2008 23:33:51
En oktobro okazis du geedziĝceremonioj de esperantistoj:
Marketa Triskova kaj Adam Wilkus
Małgorzata - Gosia Nitkowska kaj Amir Hadziahmetovic.
Treść rozszerzona
OKTOBRO – monato de E-geedziĝoj
En oktobro okazis du geedziĝceremonioj de esperantistoj.
La 11-an de oktobro 2008 geedziĝis Marketa Triskova kaj Adam Wilkus en preĝejo de Sankto Kruco en Krakovo.
La ceremonion partoprenis esperantistoj Magdalena Tatara kaj Andrzej Sochacki kiuj nome de ILEI–PL kaj PEA gratulis al junaj geedzoj. (vizitu ankaŭ www.esperanto.zanet.pl/galerio )

La 31-an de oktobro 2008 en la rondo de la plej proksimaj familianoj, en Kopenhaga Urbodomo, okazis la modesta sed solena geedziĝceremonio de du esperantistoj, Małgorzata - Gosia Nitkowska kaj Amir Hadziahmetovic.

Gosia kaj Amir
Gosia kaj Adam estas membroj de ILEI-Pollando.
GRATULOJN
Raportis: Magdalena Tatara
Fotis: Andreo Sochacki (Adam kaj Marketa)
La foton de Gosia kaj Amir sendis al ni Gosia
Fotoalbumo